Russisch   Esperanto   Deutsch
pri mi  |  Perm  |  Moskvo  |  Esperanto  |  gemologio |

             

Perm estas la urbo, kie mi naskiĝis. Kvankam nia familio translokiĝis al Moskvo kiam mi estis nur naŭjara, tiu ĉi urala urbo restis por ĉiam en mia koro. La varmaj memoroj de mia infaneco estas ligitaj kun Perm kaj la belega naturo de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.

La regiono Perm situas je la okcidenta rando de Uralo ĉe la limo al la azia parto de rusio. Ĝi samgrandas kiel Francio, sed estas multe malpli dense enloĝata.

     Perm nokte
                
Perm estas, almenaŭ laŭ rusaj mezuroj, ne tiom granda urbo kun ĉirkaŭ 1,2 milionoj da enloĝantoj ĉe la riverbordo de la Kama, flanka rivero de la Volgo. La Kama estas la kvara plej longa rivero en Eŭropo, ĝi longas 1.805 kilometrojn. La urbo estas grava havenurbo. Pasaĝer-, transport- kaj riverŝipoj povas atingi Perm de kvin maroj: de la Azova, Blanka, Kaspia, Nigra kaj Balta maroj. Perm havas surfacon de 720 kvadrataj kilometroj. La loĝantaro ne tiom dense loĝas, kiel en la plejmulto de la rusaj grandurboj.
La urbo etendiĝas pli ol 65 kilometrojn laŭ la Kama. La riverbordo de la Kama proksime de la elŝipiĝejoj estas unu de la vidindaĵoj de Perm. La urbo estas ĉirkaŭata de belaj piceoarbaroj. Perm havas modere kontinentan klimaton. La proksimeco de la Kama-Akvokonservejo kontribuas al pli malseka aero. La meza temperaturo estas minus 15°C januare kaj plus 18°C julie. La aermalsekeco ofte estas ĉirkaŭ 80 procentoj.

La regiono havas multajn mineralajn riĉaĵojn. Pli ol 100 naftaj kaj gasaj kampoj estas jam pruvitaj. Krome troviĝas klorkaliaj saloj, magneziaj kaj natriaj saloj kaj pli ol 300 milionoj da tunoj de kalioksido. En la Perma regiono oni ekspluatas jare 100 000 karatojn da diamantoj kaj pli ol 10 kilogramojn da oro.

La plej gravaj industrioj estas kemio kaj naftokemio, produktado de elektro, maŝinfarado, ŝipkonstruado, produktado de aviadilaj motoroj, elektrotekniko, presindustrio kaj lignoprilaborado.

 sunsubiro ĉe la Kama

Ĉirkaŭ 60 procentoj de la Perma regiono – surfaco de 12 milionoj da hektaroj – estas kovrataj de arbaroj. Per sia lignoprovizo de 400 milionoj kubikmetroj Perm estas unu el la plej gravaj liverantoj de ligno en rusio. La celuloza kaj papera industrio ludas gravan rolon. En Perm oni produktas 30 procentojn de rusa papero.

Perm estas la plej grava trafika nodpunkto de la Urala regiono. La distanco al Moskvo estas ĉirkaŭ 1100 kilometroj. La flugtempo de Moskvo al Perm estas preskaŭ du horoj. Trajne oni vojaĝas dum ĉirkaŭ 24 horoj. La regiono disponas pri 1100 km da ŝipvojoj, je kiuj estas transportataj pli ol 5 milionoj da tunkilometroj jare. Krome tra la regiono iras du ĉefaj fervojlinioj. Unu el ili estas la transsiberia fervojo, kiu ligas okcidentan kaj centran Rusion kun Siberio kaj la fora oriento. Plie la Perma regiono havas du flughavenojn. Tiu en la regiona ĉefurbo ligas Perm kun 60 urboj de la eŭropa kaj la orienta parto de Rusio.

     vespera ĉielo
                
La historio de la Perma regiono estas por ĉiam ligita kun salproduktado kaj la nomo de la noblula familio Stroganov. Ĉi tie troviĝis la plej riĉaj salstokoj kaj grandaj provizoj de bruligleblaĵoj. La produktokvanto de ĉi-tiea salfandejo, nome 18 000 pudoj da salo jare (ca. 295 tunoj), estis ĉirkaŭ trifoje pli alta ol en aliaj salregionoj de rusio. La familio Stroganov, en 1597 la unuan fojon menciita en la Perma regiono, ĝis ĉ. 1700 alproprigis al si ĉirkaŭ 70 % de ĉiuj tieaj salproduktejoj. La urbo Perm dankas sian ekziston al V. N. Tatishchev (1686-1750), kiun oni traktas kiel fondinto de la urbo. Tatishchev, kunbatalanto de Petro La Granda, estis bonega mineja enĝinero, historiisto kaj geografo. En 1723 li gvidis la konstruon de la Jegoŝiĥinskij kupra ercfandejo kaj fondis apartenantan loĝlokon proksime de la Jegoŝiĥa, kiu estas flanka rivero de la Kama.

La 20-an de novembro 1780 Katarina la Dua per edikto deklaris Perm ĉefurbon de la regiono. Ankoraŭ antaŭ la fondiĝo de Perm, en 1692, la vilaĝo Brjuĥanovka, kiu ankaŭ situis je la rivero Jegoŝiĥa, oficiale registriĝis. Ĝin eblas trakti kiel la vera „patrino de Perm”.

La unua ŝtona konstruaĵo en Perm estis la Petropavloski-katedralo, konstruita en 1764. La unua presejo de la urala regiono estiĝis en la jaro 1792 en Perm. 1793 oni malfermis la unuan lernejon, kaj en 1800 estis fondita edukejo por pastroj. 1817 la unuaj vaporŝipoj veturis sur la Kama.

1875 estiĝis la Perma Cara Martelo. La ornamaĵo de la giganta 50-tuna vapora martelo, elpensita de enĝinero N. V. Voroncov (1833-1893), gajnis altajn premiojn dum la monda ekspozicio en Vieno 1873. La Cara Martelo estis malkonstruita en 1923.

Kelkaj famaj nomoj estas ligitaj kun la urbo Perm. P. P. Baĵov (1879-1950), la aŭtoro de la „Malaĥitskatolo”, estis finstudinto de la Perma pastra edukejo. D. N. Mamin-Sibirjak (1852-1912), la portretisto de la ĉiutaga vivo en la urala regiono, kaj A. S. Popov (1859-1960), la inventinto de radio, ankaŭ estis finstudintoj de tiu edukejo.

Perm ankaŭ estis la hejmo de Sergej Djagilev, la konata sponsoro de rusa arto, kiu fine de la 19a – komence de la 20a jarcentoj renovigis la rusan baleton, kiu kvankam atingis elstaran teknikan nivelon en Aleksandrijskij Teatro en Sankt-Peterburgo, sed estis en danĝero ne pluevoluiĝi. Lia mondkonata „Rusa Baleto” („Balletts russes”) inspiris ankaŭ la Perman baletarton.

Ĝis hodiaŭ la unikeco de la rusa baletarto estas nedisputata kaj nomoj kiel Niĵinskij aŭ Nurijew estas bone konataj al multaj baletŝatantoj en la tuta mondo. Al tiu mondfameco de la rusa baleto ankaŭ grave kontribuis la Perma balet-teatro.

Perm, la milionurbo en Uralo, havas muzikan tradicion kun longa pasinteco: 1878 oni fondis operan domon en Perm, kiu malfermis sian unuan baletsezonon en 1926 kaj ekde tiam ellaboras internacie sukcesajn enscenigojn. La sukceso de la Perma operdomo ankaŭ firme ligiĝas kun aliaj du grandaj elstaruloj de la rusa kulturo – Peter I. Tschaikovskij kaj Sergej Djagilev. Tschaikovskij, kiu naskiĝis proksime de Perm, donis sian nomon al la Perma Teatro de opero kaj baleto, liaj grandaj verkoj kiel „Nuksorompilo” aŭ „Cignolago” apartenas al la standarda repertuaro de la Perma ensemblo.

 balerino
1945 en Perm fondiĝis ankaŭ baletakademio, kiu estiĝis el la fama Vaganov-baletlernejo. Dum la dua mondmilito ĝi estis evakuita al Perm, kune kun la mondkonata Peterburga Kirov-baleto. Ekde la ekesto de la Perma baletakademio tie instruas elstaraj eminentuloj kiel Ekaterina Heidenreich, kiu estis unu el la plej elstaraj balerinoj de la Mariinskij-teatro. Jam multaj famaj steloj eliris el tiu cxi baletlernejo, ankaŭ la nuntempaj solokantistoj de la Perma baletensemblo Elena Kulagina, Natalja Moiseeva, Julia Maŝkina kaj Vitalij Poleŝjuk. Iliaj fortecoj estas unuflanke la plikompletigo de la klasika interpretado, aliflanke en la kampo de moderna dancarto.
     
                

En Rusio oni diras: „Estas pli bone unufoje vidi ol centfoje aŭdi”.

  Ĉi tie troviĝas ligo al la fotogalerio de la urbo Perm. Ĝi estas en la rusa, sed ne necesas kompreni la lingvon por povi ĝui la bildojn. Trovu tie multajn belegajn fotojn de la urbo, ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, la enloĝantoj kaj la nekomparebla naturo de la Urala regiono. La plimulto de la bildoj, kiujn vi vidas sur ĉi tiu paĝo, estis faritaj de membroj de la Perma fotoklubo. Mi tre dankas ilin pro la permeso uzi la bildojn ĉi tie.

Multe da amuziĝo dum via virtuala vizito en Rusio!


       Reen al la startpaĝo