la rusa   Esperanto   la germana
pri mi  |  Perm  |  Moskvo  |  Esperanto  |  gemologio |

gemologio

Gemologio estas scienco pri valoraj ŝtonoj. Ĝia tasko estas uzi metodojn por distingi naturajn valorajn ŝtonojn de sintetikaj kaj imitaĵoj. Oni uzas inter alie rentgenan, kristaloptikan, fotometrian, mikroskopan kaj spektran analizojn. Gemologio estas universitata fako.
Valoraj ŝtonoj estas mineraloj, kiuj karakteriziĝas per beleco de la koloro aŭ la aspekto en lumo kaj per malmoleco kaj malofteco kaj tial estas prilaborataj al juveloj. Ankaŭ kelkaj organikaĵoj, kiel koraloj, sukceno kaj perloj, estas rigardataj kiel valoraj ŝtonoj.
     peridoto 
Al la plej valoraj juveloj apartenas diamanto, variaĵoj de berilo (smeraldo, akvamarino, krizolito), rubeno kaj safiro (korundoj), variaĵoj de krizoberilo (aleksandrito kaj „katokulo“), opalo kaj aliaj. Ne tiom maloftajn ŝtonojn oni nomas „duonvaloraj“.
Ĉiu travidebla speco de valora ŝtono postulas pro ĝiaj optikaj materialkonstantoj (refrakteco, disperseco, koloro kaj aliaj) specialajn facetformojn, por efikigi ĝiajn optikajn ecojn (glata reflektado, brilo, kolor- kaj lumludo, „fajro“). Valoraj ŝtonoj, kiuj tute ne aŭ nur iom tralasas lumon, estas plej ofte volbite tajlitaj kun plata suba parto, aŭ ankaŭ kiel plataj sigelŝtonoj.
Homoj konas valorajn ŝtonojn jam dum almenaŭ 7000 jaroj. La unuaj estis ametisto, vitroida kvarco, sukceno, grenato, jado, jaspo, koraloj, lazurito, perloj, serpenteno, smeraldo kaj turkiso. Ili estis haveblaj nur por la pli riĉaj homoj kaj samtempe servis por montri altan statuson. La nobluloj montris per siaj valorŝtonhaj insignoj riĉecon kaj tiel potencon.
Certe ankaŭ nuntempe troviĝas kelkaj homoj, kiuj foje demonstras sian riĉecon per valorŝtono, fiksita en oro aŭ plateno. Sed multe pli ol antaŭe la juveloj nuntempe servas al propra plezuro, pro emo al beleco kaj harmonio.
fluorito
     spodumeno 
Antaŭe oni nur nomis malmultajn ŝtonojn valorajn. Nuntempe la nombro da valorŝtonspecoj estas apenaŭ superrigardebla, kaj oni ofte malkovras novajn. La plej multaj estas mineraloj, malofte mineralkunaĵoj. Eĉ fosiliojn oni uzas kiel ŝtonjuveloj. Ne estas klara limo inter ili kaj ligno, osto, vitro kaj metalo. Kelkaj specoj el tiu grupo ja servas kiel juveloj (ekzemple gagato, eburo, moldavito, kruda orpeco). Per imitado de naturaj valorŝtonoj (sintezado) kaj kreado de ŝtonoj, kiuj en tiu formo ne ekzistas en la naturo (ekzemple fabulito - stronciotitanato, kubika cirkono kaj kelkaj aliaj), la varieco de la valorŝtonoj ankoraŭ pli ampleksiĝis.
La plej aĝaj nomoj de valoraj ŝtonoj devenas de orientaj, la greka kaj la latina lingvoj. La signifo de malnovaj nomoj ne ĉiam klaras, speciale se la skribmaniero ŝanĝiĝis kaj se la vorto ricevis alian signifon.
La originaj nomoj rilatas al rimarkeblaj ecoj de la ŝtonoj, aparte pri koloroj (ekzemple lazurito laŭ blua koloro), pri trovlokoj (agato laŭ rivero en Sicilio, topazo laŭ la samnoma greka insulo) kaj finfine pri sekretoplenaj fortoj, kiuj laŭdire loĝas en ŝtonoj (ametisto protektas kontraŭ ebrieco).
Malnovaj germanaj mineralnomoj devenas de la minista lingvo (ekzemple kvarco – „Quarz“) aŭ indikas la teknikan uzon (fluorspato, germane „Flußspat“: oni uzis ĝin kiel aldonaĵo por plifluidigi mineralfandaĵon (germane „Schmelzfluß“).
turmalino
     malakito 
La pezo de la plimulto de la valorŝtonoj estas mezurata en karatoj (ct). Transkalkuleblas 1 ct = 0,2 g. Tiu pezunuo ekde la antikva epoko estas uzata por negoci juvelojn. La nomo eble devenas de semogreno de la afrika koral-arbo („Kuara“) aŭ de fruktokerno (greke „keration“) de la karob-arbo. Etajn diamantojn oni pesas laŭ „punktoj“ (angle „point“), tio estas centono da karato (= 0.01 ct = 0,002 g = 2 mg). Duonvalorajn ŝtonojn (belŝtonojn) oni ankaŭ mezuras laŭ gramoj (ekzemple vitroidan kvarcon, citrinon, malakiton). Pezunuo por perloj estas la „Grain“ (greno en la angla): 4 Grain = 1ct. Breditajn perlojn oni ankaŭ mezuras laŭ karatoj, pli grandajn kvantojn (ŝnurojn) laŭ „Momme“; 1 Momme = 18,75 ct.

Reen al la startpaĝo